![]() |
|
|
Startpaĝo |
Mi planas nur unu unutagan ekskurson aŭ al Novi Sad (ĉefurbo de la Aŭtonoma Regiono Vojvodina – 50 km-j), aŭ al Subotica kaj zooĝardeno kaj lago Palić (45-km-j). Kelkfoje ni povas viziti kiel posttagmeza ekskurso la lagon apud Bačka Topola (12- km-j). En la urbeto Mali Idjoš/Kishegyes ekzistas kelkaj interesaĵoj, kiuj apartenas al la posedanto de la REF-ejo, kaj ni povas organizi komunan kukbakadon en la tradicia bakeja muzeo, kaj ekzistas ankaŭ gasteja domo kun lageto kie ankaŭ eblas naĝi. Ĉiuj programoj estas ŝanĝeblaj laŭ la interkonsento kaj propono de la partoprenantoj. Inter la partoprenantoj certe estas kelkaj muzikistoj, kaj mi planas organizi koncerton en vilaĝa festsalono, bonvolu kunportu viajn muzikinstrumentojn, kaj muziknotojn.
|
|
Powered by Buldozerjoe Copyright (c) 2009 Produced By Buldozerjoe (buldozerjoe@gmail.com) |