![]() |
|
|
Startpaĝo |
Mali Idjoš estas facile atingebla, ĉar ĝi situas apud gravaj trafikvojoj, en nordserbia Autonoma Regiono Vojvodina. (Pligrandigu la mapon, se vi volas vidi gxin en pli granda dimensio.) Aŭte : Aŭtovojo E-75 Beograd – Novi Sad – hungara landlimo, elirejo ĉeBačka Topola (se vi veturas el la direkto de hungara landlimo), aŭ ĉe Feketić (se vi veturas el la direkto de Novi Sad). Trajne : Stacidomo Mali Idjoš situas apud la internacia fervojlinio Budapest – Beograd, sed la internaciaj trajnoj ne haltas ĉe ni. Se vi vojaĝas trajne, vi devas ŝanĝi trajnon en Subotica, Vrbas aŭ en Bačka Topola. Horaro de la trajnoj atingebla estas ĉe tiu ĉi hejmpaĝo http://www.yurail.co.yu/redvoznje/Stanicnirv.aspx (vi devas serĉi MALI IĐOŠ STAJ.) La trajnbileto Budapeŝt - Subotica estas ege favora, kostas nur ĉirkaŭ 16 Eŭroj ĉi tien kaj reen. Se iu bezonas konsilon aŭ helpon kontaktu min.
|
|
Powered by Buldozerjoe Copyright (c) 2009 Produced By Buldozerjoe (buldozerjoe@gmail.com) |