![]() |
|
|
Startpaĝo |
Ni atendas proksimume 10-20 familiojn kun infanoj, kiuj aktive partoprenas en la ĉiutagaj programoj. La REF-ejo estas farmo „Kátai“ apud la vilaĝo Mali Idjoš (hungare Kishegyes), kiu estas konata infana natura ripozloko kun parko, ludejo, 15 diversgrandaj ĉambroj (de 2- ĝis 12-litaj), kelkaj ejoj en la domo kaj ankaŭ ekstere por la ĉiutagaj aktivaĵoj. Aldonaj ĉambroj haveblas en la vilaĝa domo de la posedanto. Al la farmo apartenas ankaŭ dombestejoj (ĉevaloj, azenoj, ŝafoj, kaproj, porkoj, kokoj, meleagroj, anseroj, anasoj, kaj ĉiuj dombestoj kiuj troveblas ĉe la tipaj farmoj.) La 26-a REF en 2004 okazis jam tie. La farmo havas propran kuirejon, (oni kuiras laŭ la tradicia vilaĝa gusto, sed pretas pepari ankaŭ vegetaranajn manĝaĵojn). Por veganoj ili ne garantias konvenajn manĝaĵojn.
|
|
Powered by Buldozerjoe Copyright (c) 2009 Produced By Buldozerjoe (buldozerjoe@gmail.com) |